Gaius Valerius Catullus
ADIAŬO AL LESBIA

Furius, Aurelius, iri pretaj
kun mi eĉ sur voj', kiu Indojn traas,
kie bordojn, muĝe kun eĥ', Easta
ondo balaas,

aŭ al Hirkanuj', Arabio mola,
aŭ al Skitoj, aŭ kie Partoj fapas,;
aŭ al tiu mar', kiu de l' sepopa
Nil' ĉie flavas,

aŭ trans alta Alp' vi kunirus, vidi
de Cezaro granda la gloran spuron,
gallan Rejnon kaj de sovaĝaj britoj
foran insulon,

ha vi, pretaj kun mi toleri ĉion,
kiel ajn pri ni la ĉiel' disponas,
portu vortojn al mia kara, kiuj
bone ne sonas:

Kun la band' lasciva ŝi vivu gaje,
ĝuu do samtempe la ĉirkaŭprenon
de tricent! sen am' eĉ al unu, rompu
ĉies ingvenon!

Amon de mi plu ne atendu, ĉar ĝi
mortis ŝiakulpe, kiel vojranda
floro per la tuŝ' de la ferplugilo
preteriranta!